Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio

Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio
politika organizaĵo
kolegeco Redakti la valoron en Wikidata
Komenco oktobro 2012 vd
Fino 19-a de oktobro 2013 vd
Lando(j) Rusio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kunordiga konsilantaro de rusia opozicio, KKRO (ruse Координационный совет (КС) российской оппозиции, mallongige КС aŭ КСО) estis neŝtata politika kaj socia organo prezentita kiel "organo de unuiĝinta rusia opozicio". KKRO aperis dum portempa kresko de politikaj protestoj en Rusio, ĝiaj anoj estis tiam plej konataj gvidantoj de opozicia politika movado: tutcivitaj aktivuloj, liberaluloj, maldekstruloj kaj dekstruloj (rusaj naciistoj).

En oktobro 2012 okazis balotado kiam rusianoj povis voĉdoni por la kandidatoj de opozicio. Post unu jaro estis bezonataj novaj balotoj, tamen ili ne okazis kaj Kunordiga konsilantaro fakte malfondiĝis.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search